Agordi aŭ ŝanĝi vian nomon kaj stilon de la avataro

Vi povas agordi vian nomon en la antaŭvida ekrano kiam vi unuafoje eniras la kongresejon. La nomo kiun vi entajpos estos ligita al la kongresejo. Tiel se vi iras al alia spaco en Gather, vi povos la saman aŭ alian nomon. Ĉiam eblas ŝanĝi vian nomon.                               

Kiam vi unue uzas la platformon, ĝi petos al vi entajpi vian nomon kaj elekti vian avataron. Vi vidos ĉi tiun ekranon denove se vi bezonas redakti vian avataron.

Kiam ajn vi revenos al la platformo, vi ĉiam povas ŝanĝi vian nomon alklakante “Edit Character” (Redakti Karakteron), kiu kondukos vin al la dialogo montrita supre.

Vi povas ŝanĝi la nomon kiun vi agordis por vi mem, klakante “Edit Character”.

Ŝanĝi vian nomon post kiam vi eniris la kongresejon.

Se vi jam estas en la kongresejo, iru al la agord-menuo ĉe la centra butono de via ekrano kaj alklaku vian nomon por ke malfermi la agordojn por la uzantoj.

Alklaku vian nomon je la subo de la ekrano, por ke vi povu malfermi la agordoj por uzantoj.

Alklaku “Edit” proksime al la supro de la nova fenestreto kiu ĵus aperis. Tio malfermos viajn uzantajn agordojn. Tie eblas ŝanĝi vian nomon kaj mikrofonon/retkameraon/laŭtparolilojn.

Por ŝanĝi vian nomon, alklaku la butonon “Edit” apud ĝi.

Via nomo estos aŭtomate redaktita kaj ĝi sanĝiĝos dum vi tajpas ĝin. Vi povas fermi la menuon post kiam vi enigis vian deziratan nomon. Vi ne devas alklaki aldonan butonon por konservi la ŝanĝon.

Enigu vian deziratan nomon en la skatolo supre de viaj uzantaj agordoj

Ŝanĝi vian avataron post kiam vi eniris la kongresejon

Se vi jam troviĝas en la kongresejo, iru al la panelo en la submezo de via ekrano kaj alklaku la bildon de via avataro.

Por redakti la stilon de via avataro, alklaku la bildon de ĝi en la blua menueto en la submezo de via ekrano.