Kion atendi?

Eble ĉijara IJK estas via unua IJK, eble ne. Iel ajn, ĉifoje ĝi estos tute alia. Pasintjare jam okazis la 1an retan IJKn, sed ĝi okazis en tute alia platformo. Pro tio vi povas atendi ion alian. Ĝi ne estos fizika, sed la sperto ege alproksimiĝos.

Kiel kutime, vi povas atendi kulturajn programerojn. Dum la IJK okazos almenaŭ du grandajn koncertojn de La Perdita Generacio kaj de Dudekses. Ni pretigis ankaŭ teatraĵon nur por la IJK. Ĝi temas pri komedio pri la retaj tempoj. Do, ne maltrafu la unuan fojon ke tiu teatraĵo estos prezentita kaj tiel ni kune ridos!

En la scenejo vi povos spekti la spektaklon dum vi povas komenti ilin kun viaj amikoj aŭ sole ĝui la programerojn

Ja ne mankos interesaj prelegoj al vi dum la kongreso. Tre interesajn hobiojn, profesiojn, interesojn, ktp havas multaj el la aliaj partoprenantoj kiuj kunhavos ilin kun la aliaj. Do, tio signifas ke vi povos atendi prelegojn pri tre diversaj temoj, kiel daŭripoveco, egaleco, veganismo…

Sed ne ĉio temas pri spertuloj kiuj parolas dum vi aŭskultas. La IJK ne temas nur pri videalvokoj kie la plejparto de la homoj silentiĝas. Pro tio ni organizos diskutrondojn kaj debatojn pri tiklaj temoj por ke ĉiuj povu havi la oportunon aŭskulti variajn opiniojn. Atendu tiajn spacojn kie vi povos kontribui per viaj ideoj pri politiko, gramatiko, kulturo, ktp.

Ne ĉio en la programo de la IJK estos tiom serioza. Pro tio ni pretigis la spacojn por simple umi kaj renkonti amikojn. Kiel dum fizika IJK, en nia kongresejo vi povos intime babiladi en gufujo kun viaj amikoj. Ankaŭ tie vi povos sidiĝi kaj ekkoni novajn homojn. Kiu scias, eble vi trovos amon apud teo!

Jen la gufujo kiun ni pretigis por vi, vi nur zorgu pri la teo.

Se vi pensas ke en reta IJK evidente ne povas okazi ekskursoj, vi tute eraras. Ni atingos movi vin eĉ dum via pugo restas sur via seĝo. Por tio, ni pretigis diversajn lokojn kiujn vi sendube ŝatus esplori. Ĉu vi volas eniri kavernon kaj trovi monstrojn kaŝitajn? Jen via evento. Ĉu vi ĉiam volis viziti botanikan ĝardenon? Vi povos dum la IJK! Ĉu vi revas kun promenado sur la marfundo? Ankaŭ tio eblos dum la IJK. Do, atendu esplorindajn lokojn kaj aventurojn por ĝui ilin individue aŭ grupe.

Estos buso por iri al ekskursoj. Aldona valoro: la buso estas senpaga

Eble vi tute fajfas pri tiaj temoj kaj vi nur volas ludi. Se vi estas tia homo kiu anstataŭigas iri al la liton por ludi Homlupon, vi atendu la plej bonan oportunon por esti vi. Kaj la platformo kaj la programero plenos de ludoj. Dum la IJK ni gastigos ludadon por la kutimaj retaj ludoj, por tabloludoj, por sociaj ludoj kaj eĉ estos ludoj kiuj nur ekzistas en nia platformo. Inter tio, se vi ŝatas labirintojn, vi ja ĝuos la IJK!