Statistikoj de la IJK 2021

Al la 77a IJK, la 2a IJK en la reto, aliĝis 294 homoj.

Novuloj

Por pluraj, ĉi tiu IJK estis la unua internacia evento en kiu ili partoprenis. Pli precize, 58 indikis ke ili antaŭe neniam partoprenis internaciajn eventojn, 227 respondis la malon kaj 9 ne plenigis tiun kampon en la aliĝilo.

Aĝo

Kvankam la IJK estas junulara renkontiĝo, ĉiam estas diverseco de aĝo kaj ankaŭ tiel estis la IJK dum ĉi tiu jaro. La plej juna aliĝinto aĝis 12 jarojn kaj la plej maljuna 73. La averaĝa aliĝinto aĝis 31 jarojn (kaj unu tagon!), sed la valoro de la mediano estis 28 jaroj.

Tia diverseco videblas en la aĝgrupoj de la aliĝintoj. Tial la plej granda grupo estas tiu de 26-30 jaruloj, kaj ĉi-foje nur unu homo, la plej juna apartenis al tiu de homoj kiuj aĝis 15 jarojn aŭ malpli.

Genro

En la aliĝilo malpli da homoj respondis al la demando pri genro kompare kun la demando pri aĝo: 24 ne indikis respondon.

Horzonoj

En la internaciaj retaj eventoj, la horzonoj estas gravegaj. Ne malkutimas ke la kutima horo por enlitiĝi de kelkaj partoprenantoj koincidas kun la horo por vekiĝi de aliaj. Tial ege gravas demandi pri horzonoj por bone organizi la programon. Dum ĉi tiu IJK oni povas vidi ke estis tri ĉefaj horzonoj por la aliĝintoj, ĉiu el malsama kontinento (Azio, Eŭropo kaj Ameriko). Tio komplikas ne nur la kreadon de la programo, sed ankaŭ povas detrui la dormkutimojn de la plej IJK-umemaj partoprenantoj.

Loĝlandoj

Entute homoj kiuj loĝas en 55 malsamaj landoj aliĝis al IJK. En 18 el ili loĝis nur unu aliĝinto dum en 11 el ili loĝis pli ol 6 aliĝintoj.

Grupigitaj laŭ la kontinentoj, ni vidas ke, koincide kun la horzonoj, la plejparto de la aliĝintoj (120) loĝis en Eŭropo, sed ja estis diverseco konsiderante ke 80 loĝis en Ameriko kaj 67 en Azio.

Kiam ni analizas la specifajn landojn de la homoj, rimarkindas ke 3 landoj tre proksime konkuras por esti la lando kun la plej alta kvanto de aliĝintoj. Ili estis Brazilo kaj Indonezio kun 30 kaj Germanio kun 27 loĝantoj kiuj aliĝis al IJK.

Programo

Se la programo ja gravas por surloka IJK, ĝi gravas eĉ pli kiam temas pri reta kongreso. Pro tio la programo estis ege plena de diversaj aktivaĵoj. Entute 165 diversaj programeroj estis organizitaj por la IJK.