Organiza teamo

Ekzistas nur unu Karlos’, kvankam kelkfoje ŝajnas ke ekzistas pluraj klonoj samtempe. Ne gravas la temo, Karlos’ zorgas pri tio.
Snehaĝa gvidos vin aliĝi al la IJK, sed ankaŭ sekvos vin se vi ne pagas vian kotizon!
Marko – profesie flegas oldulojn, nun li zorgos pri vi
Batu ĉiam ridas kaj amuziĝemas eĉ dum respondecado de la programo. Se vi volas pretigi programeron aŭ havas dubojn pri la programo, jen via homo.
Emerson faras multajn aferojn, sed tio, kion li plej ŝatas fari, estas karesi siajn katojn. En IJK, li konstruas kaj zorgas pri la spaco.