Retumilaj agordoj kaj permesoj

La platformo devas peti permeson por uzi vian mikrofonon kaj retkameraon per la retumilo. Ĝuste nun la platformo estas subtenata en Chrome, Firefox kaj Desktop Safari (en Beta). Jen kiel kontroli viajn retumilajn kaj sistemajn agordojn por certigi, ke vi havas glatan sperton en la platformo.

Por funkcii ĝuste, la platformo devas ricevi permeson por mikrofono kaj kamerao.

Se vi malakceptas aŭ blokas la dekomencan fenestretan permeson pri mikrofono/kamerao, vi eble vidos mesaĝon, kiu diras tion “Gather needs your permission to access your Camera/Microphone…” (La platformo bezonas vian permeson por havi aliron al via kamerao/mikrofonon …).

La averto, kiun vi vidos, kiam via retumilo blokas la aliron de la platformo al via kamerao kaj/aŭ mikrofono.

Vi povas fermi ĉi tiun averton, sed se vi ne ŝanĝos viajn agordojn, aliaj ne povos vidi kaj/aŭ aŭdi vin en la kongresejo.

Jen kiel trovi viajn retumilajn agordojn kaj doni al la platformo aliron al via kamerao kaj mikrofono.

Agordoj en Chrome

Kiam vi unue eniras la platformon, vi vidos fenestretojn petantajn kamerajn kaj mikrofonajn alirpermesojn. Alklaku “Permesi” (ĝi aperos en la agordita lingvo de via retumilo) por provizi la plej bonan sperton en la platformo.

Ekrankopio de fenestreto petanta vian kameraan kaj mikrofonon permeson aperanta sur la supra maldekstra flanko de via retumilo. Alklaku “Permesi” por antaŭeniri.

Se vi erare blokis la aliron de la platformo al via kamerao aŭ mikrofono, vi vidos piktogramon en la supra dekstra flanko de via retejo-stango kun ruĝa “x” por indiki, ke vi rifuzis la aliron al la retejo. Vi povas alklaki tien por ŝanĝi viajn preferojn.

Se vi erare blokis kameraan aŭ mikrofonan permeson, vi povas alklaki la piktogramon supre dekstre por vidi, kion vi blokis, kaj ĝustigi viajn permesojn.

Post kiam vi elektis la butonon por permesi al la platformo aliron al via kamerao kaj mikrofono, vi devos refreŝigi la paĝon por ke la ŝanĝoj ekvalidu.

Post kiam vi permesis aliron al via kamerao kaj mikrofono, vi eble bezonos refreŝigi vian paĝon antaŭ ol la ŝanĝoj ekvalidos.

Vi ĉiam povas kontroli aŭ ŝanĝi viajn permesajn agordojn alklakante la seruran piktogramon en la supra maldekstra flanko de via retejo.

Agordoj pri privateco kaj sekureco, por ĉiu retpaĝo kiun vi vizitas, estas facile alireblaj en tiu ĉi supra maldekstra indikita loko.

Agordoj en Firefox

Kiam vi unue eniras la platformon, vi vidos fenestreton kiu petas kameraan kaj mikrofonan alirpermesojn. Alklaku “Permesi” por provizi la plej bonan sperton en la platformo.

Ekrankopio de fenestreto petanta vian kameraan kaj mikrofonon permeson aperanta sur la supra maldekstra flanko de via retumilo. Alklaku “Permesi” por antaŭeniri.

Se vi erare blokis la aliron de la platformo al via kamerao aŭ mikrofono, vi vidos piktogramon en la supra maldekstra flanko de via retejo-stango kun griza oblikvo por indiki ke vi rifuzis la aliron al la retejo de la kamerao kaj/aŭ mikrofono. Vi povas alklaki tien por ŝanĝi viajn preferojn.

Se vi erare blokis kameraan aŭ mikrofonan permeson, vi povas alklaki la piktogramon supre maldekstre por ĝustigi viajn permesojn.

Por forigi la blokitajn permesojn kaj permesi al la platformo aliron al via kamerao kaj mikrofono, alklaku la agordojn pri sekureco kaj sekureco de via retejo, alklakante la sesuran piktogramon supre maldekstre en via retumilo kaj poste alklakante la “x” apud ĉiu blokita permeso. Refreŝigu vian paĝon.

Alklaku la “X” apud ĉiu blokita permeso ene de la privatecaj agordoj de via retumilo supre maldekstre.

Post kiam vi donis ĉiujn permesojn, vi ĉiam povas kontroli aŭ ŝanĝi viajn agordojn alklakante la seruran piktogramon en la supra maldekstra flanko de via retumilo. La sekurecaj agordoj de via retumilo devas aspekti tiel:

Ekrankopio de agordoj kiuj donas aliron al viaj kamerao kaj mikrofono.

Se anstataŭe vi ricevas ĉi tiun mesaĝon, vi devas refreŝigi la paĝon.

Agordoj post nuligo de blokitaj permesoj sed ankoraŭ ne refreŝigitaj.

Agordoj en Desktop Safari (Beta)

Safari petos al vi kameraan kaj mikrofonan permesojn kiam vi unue eniros la kongresejon.

Ekrankopio de la fenestreto kiu aperos en Safari rilate al la permesoj. Ĝi petas permeson por ke la platformo uzu la mikrofonon.

Safari petos vin dufoje permesojn (por kamerao kaj por mikrofono) kiam vi unue vizitas la kongresejon. Alklaku “Permesi” por permesi al la platformo uzi viajn mikrofonon kaj kameraon.

Se vi erare alklakas “Ne Permesi”, refreŝigu la paĝon kaj provu denove.

Se vi erare alklakas “Neniam por ĉi tiu retejo”, vi povas ŝanĝi tiun agordon en la Agordoj de Safari. Tiu kaze en la Agordoj de Safari, malfermu la langeton “Retejoj” kaj rulumu malsupren sur la maldekstran flankan menuon ĝis vi vidas “Kameraon” kaj “Mikrofonon”.

Safari preferfenestro, kun la langeto “Retejoj”. En la listo de permesoj, mikrofono estas elektita. En la listo de retejoj, la platformo estas elektita, kaj ĝi estas agordita por “Permesi”.

Alklaku ĉiun el ĉi tiuj kaj trovu “gather.town” en la listo de retejoj dekstre, tiam starigu la falmenuon al “Permesi” (aŭ “Demandi”, se vi volas esti demandita ĉiufoje).

Vi eble blokiĝos kun ekrano diranta “Atendante aŭdajn kaj videajn permesojn” se vi malakceptas aŭ blokas la komencan fenestron aŭ se vi ne ebligis sekurecajn permesojn por via retumilo en Macbook aŭ Apple-komputilo ene de viaj agordoj pri privateco kaj sekureco de Apple.

Por aliri ĉi tiujn agordojn, malfermu sistemajn agordojn kaj elektu sekurecon kaj privatecon.

Malfermu viajn Apple-sistemajn agordojn alklakante la ikonon de Apple en la supra maldekstra angulo de via ekrano.

El viaj sistemaj preferoj, elektu kaj malfermu viajn sekurecajn kaj privatajn agordojn.

Ebligu permesojn por viaj kamerao kaj mikrofono por la retumiloj, kiujn vi uzas. 

En la menuo maldekstre trovu kaj elektu “Kamerao” kaj “Mikrofono” kaj marku la dekstran keston por ebligi permesojn por povi uzi kameraon kaj mikrofonon en via retumilo.

Vi eble bezonos alklaki la piktogramon de la seruro en la maldekstra malsupra angulo por permesi ŝanĝojn al viaj sistemaj preferoj.