Babilĉambroj

Esperanto estas vivanta lingvo, kaj multaj partoprenas kongresojn kiel la IJK por havi la oportunon paroli en la internacia lingvo. Se tiu estas via plano, vi alvenis al la perfekta loko. Dum ĉijara IJK ni gastigos multajn babilĉambrojn. En ili vi povas aliĝi al grupaj konversacioj aŭ havi privatajn babiladojn pri tre diversaj temoj. Inter ili ni pretigis la babilĉambrojn por paroli pri:

  • Televidserioj
  • Scienco
  • Manĝaĵoj
  • Astronomio
  • Teo-ŝatantoj kaj Kafo-ŝatantoj
  • GLAT
  • Aligatorejo
  • Videoludoj
  • Programado
  • Animeoj
  • Migrado
  • Pluramemo
  • Eŭrovisio
  • Politiko
  • Olimpikaj Ludoj
  • Bestoj
  • Literaturo
  • Feminismo
  • Superstiĉoj
  • Ateismo
  • Veganismo
  • Lingvaj reformoj
  • Biciklado
  • Religio
  • Nedrikemo
  • Naturismo

Kaj evidente estos gufujo!! Ĝi eĉ ne fermiĝos. Do, nepre venu ĉi tien por uzi kaj plibonigi vian Esperanton!