Trankvila stato

Se vi volas redukti la nombron de videalvokaj konektoj, vi povas ŝalti trankvilan staton premante CTRL+U aŭ CMD+U. Vi povas ankaŭ elekti ĝin el la submeza menuo.

Vi povas ŝalti trankvilan staton el la submeza menuo. Simple alklaku sur viaa nomon kaj poste elektu “Turn On Quiet Mode” (Ŝalti trankvilan staton).

Kiam vi estas en trankvila stato, vi povos konektiĝi kaj videbabili nur kun kiuj staras tuj apud vi (diagonaloj inkluzivitaj). Homoj ekster ĉi tiu areo aperos pale. Aldone via statindikilo ruĝiĝos en la submeza menuo, apud via nomo en la listo de partoprenantoj kaj apud via avataro ene de via video kiun aliaj vidas.

Ekrankopio de du uzantoj kiuj staras unu kahelon aparte; neniu uzanto estas en trankvila stato, tial ilia videalvoko estas konektita.

Ekrankopio de la samaj du uzantoj, kiuj staras unu kahelon aparte. La maldekstra uzanto estas en trankvila stato, tial ne estas videalvoko inter ili.

Notoj pri trankvila stato

  • Trankvila stato estas superregata de privataj spacoj – tio estas, ke vi ankoraŭ estos konektita al ĉiuj en privata spaco sendepende de distanco.
  • Iuj uzantoj ŝanĝas al trankvila stato por indiki kiam ili estas okupataj aŭ for de la klavaro.