Agordoj de la platformo

Ĉiufoje, kiam vi eniras la kongresejon, ĝi petos al vi elekti mikrofonon kaj kameraon. Tie troveblas indikilo de volumo, do uzantoj povas testi la sentemon de sia mikrofono antaŭ ol eniri la kongresejon.

Ekrankopio de la fenestro, kiu aperas kiam vi eniras la kongresejon. La kamerao estas agordita al ‘HD Web Camera’ en la ekzemplo, kaj la mikrofono al “Krisp Microphone”. Viaj aparataj agordoj estos malsamaj. Vi devas alklaki la butonon ‘Join the Gathering!’ por ke vi povu eniri la kongresejon.

Por ŝanĝi agordojn ene de la platformo, alklaku la dentrado sur la maldekstra flanka menuo por malfermi viajn spacajn agordojn. En la supra maldekstra angulo de tiu fenestro, alklaku “User” por vidi uzantajn agordojn.

Ekrankopio de la opcio-fenestro, kiun vi povas malfermi alklakante la dentradon, kiu estas la unua/plej alta opcio en la maldekstra flanka menuo. En la fenestro estas du langetoj por uzanto “User” kaj spaco “Space”. En ĉi tiu kazo uzanto estas elektita, kaj la ĉi-subaj informoj rilatas al tio, kio estas en la uzantaj opcioj.


Vi nun povas provi la volumon de via mikrofono kaj ludi ĝin al vi mem en la agordoj de la uzanto.

Pluraj kampoj gravas ĉi tie:

(Mal)ŝalti opciojn

Ĉi tio ebligas al vi elekti kiun retkameraon kaj mikrofonon uzi por aŭdio kaj video. 

Se vi ne vidas vian retkameraon kaj mikrofonon en la falmenuo, eble vi devos ŝanĝi agordojn kaj permesojn de via retumilo.

Glata movado

“Use Smooth Movement” (uzi glata movado) estas funkcio, kiu permesas al via avataro (kaj fono) glate transiri dum vi moviĝas en la kongresejo. Kun ĉi tio malŝaltita, via la bildo de via avataro kaj la mapo saltos dum vi moviĝas.

Ĉar glata movado povas peti tro de via maŝino, vi havas la eblon malŝalti ĝin.

Aŭtomata senaktiva mutigado

“Auto idle muting” (aŭtomata senaktiva mutigado) ekfunkcios kiam ajn vi estos for de la paltformo (alivorte, uzante alian langeton en via komputilo aŭ alia aplikaĵo en via poŝtelefono). Kiam vi revenos al via retumila langeto de la kongresejo, viaj mikrofono kaj kamerao aŭtomate reŝaltiĝos.

 La unuan fojon, kiam vi iras for de via langeto de la kongresejo, vi vidos ĉi tiun mesaĝon kiam vi revenos:

Ekrankopio de la fenestro por aŭtomata mutigado

Se vi malŝaltas ĉi tion en viaj uzantaj agordoj, vi ĉiam havos viajn kameraon kaj mikrofonon ŝaltitajn, eĉ kiam vi estas for de la langeto de la kongresejo.

Kiam vi interagas kun kelkaj objektoj, povas esti ke vi spertas aŭtomatan silentigon. Ĉi tio okazas pro teĥnikaj kialoj. Kiam vi ĉesas la interagadon aŭ alklakas sur la flanka kolumno por reaktiviĝi en la kongresejo, la platformo aŭtomate malŝaltas vin. Se vi ne volas ke tiu okazu, ŝanĝu la agordojn al ne havi aŭtomatan senaktivan mutigadon.

Uzi HD-vidkvaliton

Aŭtomate, vi ĉiam vidos HD-kvalitan videon se vi estas konektita al nur unu persono (se ili transdonas HD-videofluon). Kiam aliaj aliĝos al via konversacio, via videokvalito aŭtomate ŝanĝiĝos al normala kvalito por eviti tro pezigi la servilon. Vi povas anstataŭe ŝanĝi viajn agordojn por ĉiam vidi filmetojn HD-kvalitajn kiam ajn eblas en viaj uzantaj agordoj.

Ĉi tio pli malfaciligos vian komputilon montri filmetojn, kaj konsumos pli multe de via retkonekto, sed la videokvalito pliboniĝos signife!