Gravaj programeroj

La du plej gravaj programeroj estas la malfermo kaj la fermo de la kongreso, ĉar la unua estas la komenco de la ĝuo kaj la dua memorigas al ni kiom rapide la tempo pasis, kiom multe ni ĝuis la eventon kaj kiom ni malŝatas ke jam finiĝas.

Ĉikaze por la malfermo atendu nenion seriozan. Kutime ni invitas gravulon de la urbo, kiel urbestron, sed ĉifoje ŝajne ne estas interretestro. Tio signifas ke post rapida saluto de la organizteamo, komenciĝos INTERKONA INAŬGURO. Do, ne maltrafu la unuan programeron ĉar tiam vi povos ekkoni novajn Esperantistojn!!

La dua estos la tempo por plori kaj bedaŭri ke la evento ne daŭras monaton. En ĝi ni resumos la eventon, publike laŭdos gajnintojn de ludoj kaj konkursoj, ni komunikos la plej lastaj gravajn anoncojn kaj donos la virtualan flagon al la teamo kiu organizos la venontan IJKn. Sed ne zorgu, via ploro estos pro feliĉo, kaj bonŝance, danke al la reteco de ĉijara IJK, la kongresejo restos malfermita iom pli longe kaj ni ja revidos vin en la venonta!