Ekrandisdivido

Vi povas kundividi vian ekranon kun ĉiuj homoj en la sama ĉambro kiel vi. Por fari tion, alklaku la piktogramon de la ekrano en sub-meza menuo.

La piktogramo por kundividi vian ekranon troviĝas en la sub-meza menuo inter la piktogramoj de la mapo kaj de la Emoĝioj.

En Chrome, vi ricevos la eblon aŭ dividi vian tutan ekranon, nur aplika fenestro aŭ specifa Chrome-langeto.

La fenestreton por kundividi la ekranon en Chrome ofertas al vi la eblon kundividi vian tutan ekranon, nur specifan aplikaĵan fenestron aŭ nur specifan langeton de Chrome.

En Firefox, vi vidos falmenuon kiu aperos supre maldekstre.

En Firefox, vi devos elekti kiun aplikaĵan fenestron vi ŝatus kundividi el la falmenuo. La eblo kundividi vian tutan ekranon estas tre sube de la listo.

Noto: vi nur povos kundividi vian ekranon, ne la sonon de via komputilo. Se vi bezonas kundividi videon por programero nepre parolu kun la organizantoj.

Solvi problemojn de ekrankundivido

Se vi havas problemojn por kundividi vian ekranon en la platformo, unue kontrolu la permesojn de via retumilo. Se la platformo ne havas permeson en via retumilo, vi ne povos kundividi ĝin, aŭ eble nur kundividi tutnigran ekranon. Se via retumilo ne havas permeson en via sistemo, similaj problemoj povas okazi.

Retumilaj permesoj

Chrome

En Chrome, kiam vi kundividas vian ekranon, Chrome aperigos mesaĝon kie vi devas elekti kion vi volas kundividi.

Ĉi tio estas ekrankopio de la fenestreto de permesoj por kundividi ekranon de Chrome. La ebloj laŭ la supra vico estas kundividi tutan ekranon, fenestron de aplikaĵo aŭ unu langeton de Chrome.

Firefox

En Firefox, vi povas alklaki piktogramon de seruro supre maldekstre por kontroli, kiujn permesojn havas via retumilo. Firefox ankaŭ aperigos fenestreton pri kundivido de la ekrano; vi devas alklaki la falmenuon kaj ‘Permesi’ al Firefox kundividi kion vi elektas.

Ekrankopio de la fenestreto por doni permeson kundividi la ekranon en Firefox. Tie aperas falmenuo meze de la fenestreto kun listo de opcioj kiujn vi povas kundividi.

Safari (Beta) 

Kiam vi alklakas la butonon ‘ekrana kundivido en la platformo’, Safari instigos vin permesi aliron.

Fenestreto en Safari aperos demandante ĉu vi permesas al la platformo vidi vian ekranon?. Estas tri eblaj respondoj: Permesi, Neniam permesi por ĉi tiu retejo, kaj Ne permesi.

Alklakante “Permesi” ebligos al vi kundividi vian ekranon ĉi-foje. Se vi erare alklakis “Ne Permesu”, refreŝigu la paĝon por ricevi la demandon denove.

Se vi erare alklakis “Neniam por ĉi tiu retejo”, aŭ se vi volas ke Safari aŭtomate permesu al la platformo kundividi vian ekranon, malfermu viajn preferojn de Safari kaj alklaku ‘Retejoj’-n.

Ekrankopio de la fenestro de preferoj de Safari, kun la langeto ‘Retejoj’ elektita. Maldekstre estas listo de disponeblaj permesoj, ekrana kundivido estas elektita. Dekstre estas listo de nuntempe malfermitaj retejoj. Gather.town estas unu el ili, kaj la permeso estas agordita kiel ‘Demandu’.

Maldekstre elektu “Ekrana kundivido”. Dekstre vi povas doni aliron al la platformo alklakante la falmenuon kaj certigante, ke ĝi diras “Demandu”. Tiel Safari petos vin ĉiufoje kiam vi volas kundividi ekranon en la platformo; ne ekzistas eblo aŭtomate rajtigi retejon por interŝanĝado de ekranoj.

Permesoj de la sistemo

Se vi uzas Mac-komputilon, vi eble devos ebligi ekranan kundividon aŭ ekranan registradon per viaj sekurecaj kaj privataj agordoj de Apple.

1. Malfermu la sistemajn agordojn de Apple alklakante la piktogramon en la supra maldekstra angulo de via ekrano.

2. Elektu viajn Sekurecajn kaj Privatajn Agordojn.

3. Elektu “Ekran-registradon” el la maldekstra menuo kaj alklaku la skatolon apud Chrome aŭ Firefox.

Noto: Eble vi devos alklaki la seruron sur la maldekstra malsupra angulo kaj enigi vian pasvorton por ebligi ŝanĝojn.

4. Fermu kaj restartu vian retumilon por ekfunkciigi la novan agordon de ekrana kundivido.