Platformo

La 2-a IJK en interreto! Ni profiti el tia inventaĵo por tutmondiĝi pli kaj pli. Esperanto atingos ĉiujn partojn de la tera surfaco! Bone… eble ne ĉiujn, sed almenaŭ ni klopodos 😉

Se vi jam laciĝis pro la tipaj retaj eventoj kiuj baziĝas sur video-alvoko kun 20 partoprenantoj kie oni preskaŭ ne povas partopreni, vi bonŝancas, ĉar la IJK oferos al vi ion novan. Ni uzos la platformon de gather.town. En ĝi ni kreis spacon nur por la IJK!

Kio estas gather.town?

Tio ĉi estas ekzemplo de la nun ekzistanta spaco de TEJO, sed nova nur por la IJK atendas vin

Gather.town estas platformo kun luda interfaco. En ĝi vi povos moviĝi kiel se vi estus en fizika renkontiĝo kaj paroli nur kun kiuj estas proksime al vi. Vi ne bezonos levigi la manon aŭ dependi de administranto por malŝalti vian mikrofonon. Ĉu vi simple volas sidiĝi kun viaj amikoj anstataŭ iri al programero? Tute enorde. Ĉu vi volas partopreni en interaga debato? Ankaŭ tio eblas. Ĉu vi volas ludi aŭ esplori la lokon kun viaj tutmondaj amikoj? Jen la perfekta spaco!

Kie uzi ĝin?

La platformo funkcios en via retumilo (Chrome kaj Firefox estas rekomenditaj) kaj vi ne devas instali ion ajn. Ni rekomendas ke vi uzu komputilon. Nuntempe ili laboras por plibonigi la poŝtelefonan version sed ni ne scias ĉu ĝi tute pretos je la komenco de la evento. Tio signifas ke se vi uzas la poŝtelefonon vi ne povos profiti el ĉiuj opcioj.

Kelkaj tagoj antaŭ la evento ĉiuj aliĝintoj ricevos la informon por povi uzi nian spacon en la platformo. Vi nur devos zorge legi la retmesaĝon kun la informo pri kiel aliĝi. Nepre kontrolu ke ĝi ne iras al via spamkesto.

Kion oni trovos tie?

Kiam vi eniros la platformon, vi alvenos al la kongresejo, kiel post karavano al IJK. Fakte, vi havos eĉ pli da ebloj, ĉar en la fizika vivo vi ne povas iĝi nevidebla (krom se vi estas ninĵo). Tie vi povos moviĝi por esplori la ejon, saluti Esperantistojn kaj informiĝi pri la programo. Ni kreos la spacon tiel ke ekde la komenco estu tute klara kiel uzi la platformon. Ni ankaŭ pretigos kelkajn gvidatajn vizitojn kaj videojn por certi ke klaras kiel uzi la platformon.

En la ejo vi trovos diversajn spacojn kiel en kongresejo de juna evento. Tie vi povos:

  • promeni al manĝejo por sidiĝi sur tablo kaj kunmanĝi kaj babili kun viaj amikoj.
  • iri al gufujo kaj ludi ludojn aŭ trankvile konversacii,
  • eksteriĝi por viziti kaj esplori la lokon apud la kongresejo,
  • eniri ĉambrojn por aŭskulti prelegojn,
  • moviĝi al ĉambroj por partopreni diskutrondoj kaj atelieroj,
  • sidi en biblioteko kie profiti el libroservo,
  • klopodi ne perdiĝi en labirintoj.

Kelkaj el la programeroj okazos per eksteraj aplikaĵoj. Tiakaze ni donos al vi la eblon partopreni en ĝi per la platformo aŭ rekte per la ekstera aplikaĵo (por ne malhelpi vian retkonekton se ĝi ne tiom bonas). Tial vi povos spekti koncerton, prelegon aŭ filmon en silento aŭ en komuna ĉambro komentante ĝin kun la aliaj partoprenantoj.

Kiel uzi la platformon?

La plejparto de la uzantoj ne havos problemon mem eltrovi kiel la platformo funkcias. Por junuloj kiel ni, la sistemo estas ege “natura”, sed por tiuj kiuj volas scii pri tio antaŭ ol eniri ĝin kaj por esti certaj ke ĉiuj komprenas ĝin,

  • Ni baldaŭ tradukos la klarigojn de la platformo al Esperanto.
  • Ni organizos gvidadajn vizitojn antaŭ la evento por aliĝintoj por ke vi provu ĝin antaŭ la IJK.
  • Ni aperigos videojn por helpi vin kompreni ĝin.