Kiel uzi la platformon?

Multa el la aferoj bezonata por uzi la platformon facile lerneblas per rekta uzo de ĝi, sed se vi scivolas pri kiel ĝi funkcias antaŭ la komenco de la evento aŭ se vi havas ajnan dubon, ni pretigis instrukciojn en Esperanto por ke vi povu forgesi pri problemoj dum la IJK kaj ke via fokuso estus nur amuziĝi!

Por helpi vin ni donas al vi du eblojn:

  • Se vi estas spektema, ni kreis videon kun gvidado pri kiel uzi la platformon.
  • Vi povas legi bazan enkondukon kaj sube vi trovos ligilojn al aliaj paĝoj kiuj klarigas specifaj temoj.

Videa gvidado

Baza enkonduko

En la platformo vi povas moviĝi. Uzu la sagojn de via klavaro aŭ la klavojn “A”, “W”, “S” kaj “D” por movi vian avataron.
En la poŝtelefono la sagoj aperos sur la ekrano.
Kiel dum fizika evento, vi devas esti proksime al aliaj homoj por povi paroli kun ili. Alproksimiĝu por komenci videalvokon.
Eblas interagi kun kelkaj objektoj. Kiam vi alproksimiĝos al interaga objekto, mesaĝeto aperos submeze. Tiam klaku “X”n por interagi kun la objekto.
Ekzistas pluraj privataj spacoj. En ili la distanco ne gravas, sufiĉas esti ene por esti en la sama videalvoko. Homoj ekster la privata spaco ne povos paroli kun vi.

Facilas scii kiu estas privata spaco ĉar mesaĝeto aperos kiam vi eniros privatan spacon kaj la koloro de la planko malsamas kompare kun la ĉirkaŭo.

Pliaj instrukcioj

Se vi volas pli longan kaj specifan klarigon, vi povas alklaki la sekvontajn ligilojn por legi pri la diversaj temoj: