Rapidaj klavoj kaj ŝparvojoj

Rapidaj klavoj estas klavoj kiujn vi povas premi por havi rapidan aliron al aparta funkcio en la platformo.

  • (Ctrl/⌘ P)  – Agordoj de uzanto/video.
  • (Ctrl/⌘ U)  – Ŝalti/malŝalti trankvilan staton.
  • (g)  – Eniru fantoman staton por trairi aliajn partoprenantojn.
  • (e) – Ĝi sendos vin al la plej proksima libera areo kiam vi estas kaptita (Nur disponebla se vi estas kaptita)
  • (x) – Por interagi kun objektoj
  • (z)  – Dancu!

Ekrankopio de la avataro dancanta

Emoĝioj:

Dum vi estas en la kongresejo, vi povas premi la klavojn 1-6 por montri emoĝiojn! Notu, ke ĉiuj emoĝio videblos 3 sekundojn antaŭ ĝi malaperos krom la levita mano (klavo 6) kiu restos levita ĝis vi denove premos la klavon 6 aŭ alklakos la piktogramon en la emoĝia menuo.

Ekrankopio de la emoĝia menuo