Malŝalti kaj bloki uzantojn

Malŝalti la videon kaj sonon de alia uzanto nur por vi

Se estas alia partoprenanto, kiun vi ne volas aŭdi aŭ vidi, vi povas malŝalti la sonon aŭ/kaj videon de tiu homo. Por fari tion, unue movu la musan indikilon sur la video de la homo kaj poste alklaku la mikrofonan aŭ/kaj videan piktogramon de la homo kiun vi ne volas aŭdi/spekti.

Kiam vi movas vian muson super la video de alia homo, ĝi montros la butonojn “mikrofono” kaj “video”, kiujn vi povas uzi por mutigi aŭ malŝalti ilian filmeton.

Fari tion malŝaltos la videon kaj/aŭ sonon de tiu homo nur por vi. Tiu homo ankoraŭ povos vidi kaj aŭdi vin, kaj ĉiuj aliaj povos vidi kaj aŭdi la homon. Por reŝalti la malŝaltitan videon kaj/aŭ sonon vi sekvus la samajn paŝojn.

Noto: Se vi malŝaltas la sonon aŭ videon de alia persono, kiam se tiu homo forlasos vian proksimecon kaj revenos, la agordo estos ŝaltita kiel dekomence: vi povos vidi kaj aŭdi tiun homon denove.

Bloki uzantojn                           

Blokadoj povas esti malfaritaj se necese. Bloki uzanton malebligos ĉian komunikadon inter vi kaj la alia homo, sed ne por iu ajn alia en la spaco. Aliaj partoprenantoj ankoraŭ povos vidi kaj aŭdi vin ambaŭ, kaj vi ankoraŭ povos vidi la avataron de tiu uzanto en la spaco.

Kiel bloki uzanton:

  1. Movu vian musan indikilon super la video de la homo kiun vi volas bloki.
  2. Alklaku la cirklon kun la diagonala linio tra ĝi.
  3. Alklaku la butonon “Confirm Block” (konfirmi blokon), kiu aperas sur la video de la homo.

Ekrankopio de la video kiam vi movas vian musan indikilon por montri la butonon “bloki”.

Ekrankopio de tio, kion vi vidos post kiam vi alklakis la butonon “bloki” petante ke vi konfirmu ke vi volas bloki tiun homon.

Ekrankopion de la travidebla video, kiun vi vidos, post kiam vi blokis iun.

Por malbloki uzanton, sekvu la paŝojn 1 kaj 2 supre.

Blokitaj homoj ankoraŭ aperos sed nur per travidebla video. La blokito ne scios pri la blokado sed via video aperos kiel nigra skatolo por la blokito, kiel se vi malŝaltis vian sonon kaj videon.

Vi povas bloki iun ankaŭ el la listo de partoprenantoj.

Ekrankopio pri kiel aliri la blokan funkcion per la listo de partoprenantoj.