Antaŭ la evento

Se vi ne plu povas atendi kaj deziras umi kun aliaj junaj Esperantistoj, ekzistas pluraj ebloj:

  • Aliĝu al la telegrama grupo de la IJK. En ĝi vi trovos aliajn partoprenontojn de la IJK por pretigi vin por la evento, informiĝi, organizi antaŭkongresajn renkontiĝojn, solvi dubojn, ktp.
  • Informiĝu pri la junulara programo de la Virtuala Kongreso de UEA (baldaŭ aperos nova informo pri ĝi).
  • Sekvu TEJO-n en sociaj retoj (Fesjbuko, Instagramo, Telegramo, Tvitero) aŭ retpaĝe por scii pri venontaj junularaj eventoj kaj agadoj
  • Pretigu programeron por la IJK kaj ne forgesu informi nin pri ĝi ĉe ijk2021@tejo.org