Teksta babilejo

Uzantoj povas sendi kaj vidi mesaĝojn en la babileja panelo, situanta super la langeto de partoprenantoj, due malsupre maldekstre de via ekrano. Ĉi tie vi povas vidi pasintajn mesaĝojn kaj sendi proprajn mesaĝojn.

Vi povas aliri la mesaĝan sistemon alklakante la piktogramon de babilejoj en la maldekstra malsupra parto de la ekrano

Tie vi povas sendi mesaĝojn al tri malsamaj specoj de ricevantoj. Vi povas alterni la opciojn en la falmenuo ĉe la subo de la babileja panelo.

Ĉi tiuj ebloj permesas al vi sendi mesaĝon al:

  1. Everyone (Ĉiuj) – Via mesaĝo aperos en la babileja panelo por ĉiu uzanto en la kongresejo.
  2. Nearby (Proksime) – Via mesaĝo aperos en la babileja panelo por ĉiu uzanto kun kiu vi nun babilas. Ĉi tio povus esti kiu ajn staras ene de via interaga distanco, aŭ kiu ajn vi estas en privata spaco. 
  3. Individuo – La ceteraj opcioj montros la nomojn de aliaj uzantoj en la ĉambro. Vi povas trairi la liston de partoprenantoj por elekti homon al kiu sendi privatan mesaĝon. Vi ankaŭ povas alklaki nomon de partoprenanto en la babileja historio por elekti tiun partoprenanton kiel ricevanton de via mesaĝo.

Ekrankopio kun ekzemploj de mesaĝoj al ĉiuj, proksimaj kaj privataj mesaĝoj.

Noto: vi povas nur sendi privatajn mesaĝojn al partoprenantoj kiuj tiatempe estas konektitaj en la kongresejoi.

Por fermi la flankan panelon simple alklaku la sagon je la supra maldekstra parto.

Alklaku la sagon por fermi la flankan panelon!