Spektakloj

Kutime la ĉefaj programeroj de la IJK estas la diversaj spektakloj. Malgraŭ la malfacileco kiun la reteco kaŭzas, ni ne modifos tiun kutimon. Ni fakte adaptos ĝin al la reta stilo de la IJK por ke ĝi kongruu kun nia kongreso. Tial, eble pro la priskribo nia oferto ne ŝajnas kiel ege malsimila, sed kredu nin. Ĝi estas perfekta por la interreto. Vi ne sentos mankon kompare kun fizika formato. Tial ni ofertos:

  • Teatraĵon verkitan por ĉi tiu IJK
  • La spektaĵo Esperanto tra Tuluzo
  • Starkomedio
  • Koncerto de La perdita generacio
  • Koncerto de dudekses