Ludoj

Ni, junaj Esperantistoj, ja ŝatas ludi. Tial, dum la evento estos pluraj manieroj per kiuj atingi venkon. Eble ĝi ne estos la fina, sed almenaŭ venko.

Kiaj ludoj vi atendu? Multaj kaj diversaj! Niaflanke ni ne povas promesi ke la vortludoj estos la plej amuzaj, sed ni ne dubas ke vi ĝojos ludi kun aliaj Esperantistoj. En la oferto de la IJk estas:

  • Homlupo (ni kreis eĉ propran ĉambron nur por ludi ĝin!)
  • Tabuo
  • Eskapĉambro
  • Garticphone
  • Kiu estas kiu
  • Ĉesu
  • Fulmaj ŝakturniroj
  • Tabloludoj
  • Labirintoj
  • Ni eĉ havas propran ĉambron kun ludoj kaj kreis ludon nur por la IJK!!!