Pagmanieroj

Se vi volas partopreni en la evento plenigu la aliĝilon antaŭ ol pagi.

  • Ĝiru al la bankokonto de TEJO:
    • IBAN: NL64 BUNQ 2041 6532 64
    • BIC/SWIFT: BUNQNL2A
    • Nomo: Wereld Esperanto – Jongeren Organisatie (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO))
    • Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
    • Komento: “IJK2021” + via nomo.
  • Se vi ne povas pagi al IBAN sed vi povas pagi per kreditkarto aŭ debitkarto kun kreditkarta numero, pagu al la konto de TEJO per jena ligilo. Skribu en la kampo por mesaĝo “IJK2021” + vian nomon.
  • Se via karto ne funkcias kun la supra ligilo, uzu la kreditkartpagformularon de UEA, indikante ke temas pri pago al TEJO, indikante “IJK2021” + vian nomon.
  • Se vi bezonas pagi per PayPal, ĝiru al financoj@co.uea.org, indikante ke temas pri pago al TEJO, indikante “IJK2021” + vian nomon.
  • Eblas pagi ankaŭ per UEA-konto al la konto “tejo-l”, indikante “IJK2021” + vian nomon.

Donacantoj

Ni akceptas ankaŭ donacojn de homoj kiuj ne intencas partopreni la eventon. Tiukaze indiku en la mesaĝo ke temas pri donaco al IJK 2021 kaj, nur se vi volas, vian nomon. La pagmanieroj estas la samaj. Ni antaŭdankas vin ĉar per tiu mono ni povas organizi senpagan IJK-on por Individuaj Membroj de TEJO. Sen tio ni ne povus oferi partoprenon al multaj homoj kies financaj kapabloj ne estas tiom bonŝancaj.