Programproponoj

Ni invitas ĉiujn, kiuj deziras kontribui al la programo de IJK 2021, sendi siajn proponojn! 

La ĉi-jara temo estas Vojoj al estonteco. Aparte bonvenas kontribuoj, kiuj esploras tiun temon, sed kompreneble vi rajtas proponi ankaŭ aktivaĵojn kiuj ne rilatas al ĝi. 

Ni volas krei buntan programon kaj bezonas vian helpon por tio!

Jen kelkaj ekzemploj de programeroj, kiujn ni serĉas:

– kreemaj grupaj aktivaĵoj 
– fakaj prelegoj
– ludoj 
– kuriozaĵoj pri lingvoj, landoj aŭ aliaj temoj
– diskutrondoj
– kulturaj proponoj
– interesaj debatoj

Proponu viajn ideojn sendante mesaĝon al ijk2021@tejo.org kun la temlinio “Programpropono”.