Saluton!

La Internacia Junulara Kongreso de Esperanto, IJK, okazas ĉiujare ie en la mondo. En 2021 ĝi devintus okazi en la ĉefurbo de Ukrainio. Anstataŭe ni proponas al vi retan eventon de la 30-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto!

La estraro de TEJO decidis ne okazigi ĉeestan IJK-n 2021. La ebleco ke iu infektiĝus pro la partopreno estos tro alta. Ni movis la kongreson al reta formo, por eviti tiun riskon, kaj por ke ni tamen povu kune amuziĝi kaj ĝui la etoson de IJK de ĉie ajn, kie en la mondo vi estas. 

Atendas vin (novaj) amikoj, koncertoj, diskutrondoj, kvizoj, prelegoj kaj pli!

La aliĝo estas senpaga por Individuaj Membroj kaj Patronoj de TEJO.
Pli da informoj pri kotizoj kaj pri kiel vi povas aliĝi estas ĉi tie.

Ni esperas vidi vin en la IJK!

Kongreseme,
La organiza teamo de la IJK

Se tio ne sufiĉas por vi kaj vi opinias malsame pri la riskoj, la antaŭa LKK organizos pli malgrandan ĉeestan renkontiĝon (OKT: la Oresto Kuzma-Tagoj) en Ukrainio. Plia informo ĉe https://retejo.net/okt-2021/