Kotizoj

La IJK 2021 estos la plej granda junulara esperantista evento de la jaro! Por tion atingi kaj por ke ĝi estu ege granda, ĉi-jare niaj kotizoj estas ege malaltaj por la individuaj membroj de TEJO kaj UEA

Kotizo
Individuaj membroj kaj patronoj de TEJOSENPAGE!
Aliaj individuaj membroj de UEA15€

Sed ankaŭ tiuj kiuj NE estas individua membro de UEA estas bonvenaj en la IJK. Se tiu ĉi estas via situacio, jen viaj kotizoj:

Kotizo
A-landoj45 €
B-landoj30 €
C-landoj15 €

Por povi proponi tiom malaltajn kotizojn, ni bezonas la subtenon de pagipovaj aliĝintoj. Tial ni aldonis la kategorion de subtenkotizo. Per ĝi vi subtenos la eventon, faciligante la partoprenon de homoj kiuj, pro malbona financa situacio, ne povus pagi normalan kotizon. Do, se vi havas la bonŝancon povi elspezi kelkajn aldonajn eŭrojn por subteni la movadon, ni petas vian helpon. Tiuj kiuj tiel subtenos la eventon, je la fino ni inkludos vian nomon kaj de ĉiuj kontribuantoj kiuj helpis nin realigi senpagan IJK por ĉiuj Individuaj membroj de TEJO en la retpaĝo. Antaŭdankon pro viaj donacoj!

Grave: Antaŭ ol pagi plenigu la aliĝilon.

Ĉu vi havas demandojn? Bonvolu skribi al kasisto.ijk2021@tejo.org kaj ni klopodos solvi viajn dubojn.

Kiel oni iĝas membro de TEJO?

Nun vi havas bonan kialon por membriĝi en TEJO, ĉu ne? Perfekte, nun vi povas komenci la procezon. Por tio, vi simple devas sekvi la instrukciojn en la paĝo https://uea.org/alighoj/alighilo.

Se ili ne klaras, tiu ĉi video povas helpi vin plenigi aliĝi al TEJO:

En kiu kategorio estas mia lando?

A-landoj: Andoro, Aŭstrio, Barejno, Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Kataro, Kuvajto, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Omano, San-Marino, Saŭda Arabio, Svedio, Svisio, Unuiĝinta Reĝlando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Usono.

B-landoj Albanio, Aŭstralio, Bosnio-Hercegovino, Brunejo, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hispanio, Hungario, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Makedonio, Malto, Montenegro, Nov-Zelando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Serbio, Singapuro, Slovakio, Slovenio, Sud-Koreo, Tajvano, Turkio kaj Ukrainio.

C-landoj: ĉiuj ceteraj landoj.