Aliĝilo

Ĉu vi deziras aliĝi al la plej mojosa evento de la jaro? BONEGE! Ĉi tie ni helpos al vi aliĝi.

  1. Plenigu ĉi tiun formularon. Grave: post kiam vi plenigis ĝin vi ricevos konfirman mesaĝon sed plurfoje ĝi iros al via spamkesto. Do, kontrolu la spamkeston por eviti perdi ĝin.

Se vi estas individua membro aŭ patrono de TEJO, via aliĝo estas senpaga kaj la plenigo de la formularo sufiĉas!

Se vi ne estas individua membro aŭ patrono de TEJO, ankoraŭ mankas al vi iom pli:

  1. Kontrolu vian kotizon ĉi tie.
  2. Pagu la kotizon (vidu pagmanierojn ĉi tie).
  3. Sendu la pruvon de la pago de la kotizo al kasisto.ijk2021@tejo.org.
  4. Atendu konfirman mesaĝon de nia teamo kaj antaŭĝuu la eventon!

Se vi havas iun ajn problemon, ne hezitu kontakti nin skribante al ijk2021@tejo.org